DamonLord.co.uk

DAMON LORD

www.damonlord.co.uk

EnglishThis page in English
EsperantoĈi tiu paĝo en Esperanto
MENUO

La Nomo Malantaŭ la Viro - DAMON

Mia plena nomo estas Damon Malcolm Lord.

DAMON

Mia antaŭnomo, Damon, estis elektita de mia patro. La kialo pro tiu elekto estis, ke ĝi estas nekutima, kaj la nomo estis trovita en granda libro de nomoj por beboj, kiu apartenis al mia patrina avino.

La signifo de la nomo estas difinita tiel ĉi ĉe www.behindthename.com (anglalingve):

Devenante de la greka δαμαω (damao) "bridi". Laŭ greka legendo, Damon kaj Pythias estis amikoj kiuj loĝis sur insulo Syracuse dum la 4-a jarcento BC. Kiam Pythias estis kondamnita al morto, li estis permesita intertempe esti liberigita kun la kondiĉo, ke Damon okupi lian lokon en prizono. Pythias revenis tuj antaŭ ol Damon estis mortigota anstataŭ Pythias, kaj la reĝo estis sekve impresita kun ilia lojaleco reciproke ke li pardonis Pythias.

kiel adoleskanto, ĉar adoleskantoj volas fari je senprudenteco, mi ludis plie kun mia antaŭnomo, tiam skribante mian antaŭnomon kiel damon (ĉiuj minuskloj), Dämon (kiu ricevis umlauton super la A), Dämon (kiu ricevis umlauton super la A kaj emfazon sub la A), kaj eĉ Dæmon (kun la malnova angla/islanda litero Aŝo [Æ, minuskle æ] anstataŭ la A). Finfine mi haltis je tiela ridindaĵo, kaj revenis al klaran simplan Damon.


Angie kaj Damon
Damon M. Lord, dekstre, kun lia amatino Angie.

(C) 2004, 2005 Damon M. Lord damon@damonlord.co.uk