DamonLord.co.uk

DAMON LORD

www.damonlord.co.uk

EnglishThis page in English
EsperantoĈi tiu paĝo en Esperanto
MENUO

La Blazono de la Familio Lord La Nomo Malantaŭ la Viro - LORD

Mia plena nomo estas Damon Malcolm Lord.

LORD

La familio nomo estas Lord, kaj kiel preskaŭ ĉiuj okazoj de Britaj familiaj nomoj, la familia nomo venas lastavice. Familia tradicio diras ke la blazono (prezentanta dekstre) estas tiu, kiu koncernas mian plej proksimajn parencojn. Ĉi tiu desegno estas tatuita sur la dorso de mia fratino, kvankam fakte ĝi devus esti lozanĝo por ŝi anstataŭ ŝildo. Plia sur heraldriko de la familio Lord malsupre.

Mia familio nomo Lord ofte, inter ne-anglalingvo-parolantoj, estas miskomprenita kiel la titolo. Tamen, Mi ne estas titolita, sed nur homo kun la familia nomo de Lord, anstataŭ la titolo de Lordo!

La signifo de la nomo estas difinita tiel ĉi ĉe www.houseofnames.com (anglalingve):

La nomo LORD estas Anglosaksa je deveno. Ĝi estas nomo el vorto hlalord kiu signifas vartisto de la panbulo. Ĉi tiu persono eldonis provizantan manĝaĵon al tiuj sub lia prizorgo.... Unue trovita en Suffolk (iu angla graflando) kie ili tenis familian nobelan bienon depost tre fruaj tempoj.

Troviĝas interesa kaj ampleksa retejo pri la heraldriko kaj genealogio de (alia parto de) la familio Lord. Ĝi estas http://home.att.net/~p_lord/lordarms1.html (Ligita kun permeso). La aŭtoro (kiu estas nekonata de mi) multe pli bone priskribas tion ĉi ol mi povus fari pri ĉi tiu fascina temo! Se vi permesus mian mankon de heraldrika vortenhavo, lia blazono prezentas ruĝan centran strion, anstataŭ la bluan sur nia. Tiu, kiu kun la centra blua strio estas priskribita kiel la dua ekzemplo de Enciklopedio Heraldica, 1828, ĉe la Aliaj Variaj Blazonoj (anglalingve) paĝo.


Angie kaj Damon
Damon M. Lord, dekstre, kun lia amatino Angie.

(C) 2004, 2005 Damon M. Lord damon@damonlord.co.uk